ESTU ELKORE BONVENA JE LA HEJMPAĜO DE LA ESPERANTO-GRUPO GHERLA (RUMANIO) - ĜEMELURBO DE FORCHHEIM (SUPRA FRANKONIO - BAVARIO - GERMANIO)

 

 

 

Kelkaj informoj pri la historio de nia grupo

 

La Esperanto-Grupo Gherla estis fondita je la komenco de la jaro 2000 (pro tio mi dankas al Evelin Geist kiu vere klopodis por ke la Esperanto-Grupo el Gherla fumkcii en bonaj kondiĉioj, ŝi sendis nin multe da libroj kaj aliaj materialoj, ŝi subtenis nin).

 

Al nia grupo membriĝas 24 personoj (plenkreskuloj kaj gejunuloj)

Post nur 6 monatoj la E-grupo el Gherla estis invitita de Evelin Geist - la prezidantino de la Asocio Esperanto el Forchheim, ankaŭ eĉ de ĉefurbestro el Forchheim - sinjoro Franz Stumpf, partopreni la grandan feston - tiam oni subskribis la dokumenton kiu atestas ke Forchheim kaj Gherla estas ĝemelurboj.

 

Mi laboras al lernejo kaj tiel mi sukcesis konvinki kelkajn gejunulojn ekstudi la Esperanton , de tiam ili volonte partoprenas al mia kurso kiun mi organizas en ĉiu semajno.

 

En la revuo "Bazaro" el Cluj-Napoca, aperigis kelkajn malgrandajn artikolojn de mi kun la informoj pri la Esperanto-Grupo el Gerla.

 

Kun helpo de Evelin Geist el Forchheim, la pasintan jaron mi partoprenis la 86-an Universalan Kongreson al Zagreb - nova eksperimento por mi (de tiam mi havas novajn geamikojn kaj mia animo estas pli riĉa.

 

La pasinta jaro, pli precize je la mezo de iunio, kelkaj gesamideanoj el Forchheim venis al Gherla kaj partoprenis la diversajn agadojn, vizitis la ĉikaŭaĵon, ekskursis al Vatra Dornei.

 

Ĉi-somere nia grupo estis denove invitita al Forchheim. Mi volas mencii ke Asocio Esperanto el Forchheim krom organizis por ni grandan kaj belan programon.

 

 

MARIANA BERARIU 

PREZIDANTINO DE LA ESPERANTO-GRUPO GHERLA

 

 

 

Ĉi tie vi trovas raporton pri la vizito de membroj de la Esperanto-Grupo Gherla en Forchheim kaj Bavario dum somero 2002